Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 7a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Koh 6, 11 - 7, 28


El la libro Kohelet

Ĉar ekzistas multe da aferoj, kiuj plimultigas la vantaĵon; kian do superecon havas la homo? Ĉar kiu scias, kio estas bona por la homo dum la tagoj de lia vanta vivo, kiun li pasigas kiel ombro? kaj kiu diros al la homo, kio estos post li sub la suno?

Pli bona estas bona nomo, ol bona oleo; kaj la tago de la morto estas pli bona, ol la tago de la naskiĝo. Pli bone estas iri en domon de funebro, ol iri en domon de festenado; ĉar morto estas la fino de ĉiu homo, kaj la vivanto notos ĉi tion en sia koro. Pli bona estas plendo, ol rido; ĉar ĉe malĝojo de la vizaĝo pliboniĝas la koro. La koro de saĝuloj estas en domo de funebro, kaj la koro de malsaĝuloj en domo de ĝojo. Pli bone estas aŭskulti riproĉon de saĝulo, ol aŭskulti kanton de malsaĝuloj. Ĉar simila al la kraketado de dornoj sub poto estas la ridado de la malsaĝuloj; kaj vantaĵo ĝi estas. Ĉar perforteco forprenas la saĝon de saĝulo, kaj la prudenton malbonigas donaco. La fino de afero estas pli bona, ol ĝia komenco; pacienculo estas pli bona, ol malhumilulo.

Ne rapidu koleri en via spirito; ĉar koleremeco loĝas en la brusto de malsaĝuloj. Ne diru: Kial la antaŭaj tagoj estis pli bonaj, ol la nunaj? ĉar ne el saĝeco vi ĉi tion demandus. Bona estas saĝeco kune kun hereda havo, kaj ĝi estas profita al tiuj, kiuj vidas la sunon. Ĉar la saĝeco estas ŝirmo tiel same, kiel mono estas ŝirmo; sed la supereco de scienco konsistas en tio, ke la saĝeco donas vivon al sia posedanto. Rigardu la faron de Dio; ĉar kiu povas tion rektigi, kion Li kurbigis? En la tago de bonstato uzu la bonstaton, kaj en la tago de malfeliĉo atendu: ĉi tion kaj tion aranĝis Dio, por ke la homo nenion komprenu post Li.

Ĉion tion mi vidis en miaj vantaj tagoj: okazas, ke virtulo pereas ĉe sia virteco, kaj okazas, ke malvirtulo longe vivas ĉe sia malvirteco. Ne estu tro virta, kaj ne rezonu tro multe: kial vi devas vin konfuzi? Ne malvirtu tro multe, kaj ne estu senprudenta: kial vi devas morti ne en via tempo?

Bone estas, se vi tenos je unu afero kaj ankaŭ de alia afero vi ne forprenos vian manon; ĉar tiu, kiu timas Dion, penas plaĉi al ĉiuj. La saĝeco faras la saĝulon pli forta, ol dek potenculoj en la urbo. Ĉar ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur bonon kaj ne pekus. Ne ĉiujn vortojn, kiujn oni diras, atentu en via koro, por ke vi ne aŭdu vian sklavon malbenanta vin: ĉar multajn fojojn konsciis via koro, ke ankaŭ vi malbenis aliajn.

Ĉion ĉi tion mi provis per mia saĝo; mi diris al mi: Mi akiru saĝon; tamen ĝi estas malproksima de mi. Kio estas malproksima kaj tre profunda, kiu tion komprenos?

Mi turnis min kun mia koro, por ekkoni, esplori, kaj traserĉi saĝecon kaj prudenton, kaj ekscii, ke la malvirteco estas malsaĝeco kaj ke la senscieco estas sensenca. Kaj mi trovas, ke pli malbona ol la morto estas la virino, kiu estas kaptilo, kaj kies koro estas reto, kaj kies manoj estas katenoj; tiu, kiu plaĉas al Dio, sin savos de ŝi, sed pekulo estos kaptita de ŝi. Jen, kion mi trovis, diris la Predikanto: oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al konkludo. Jen, kion ankoraŭ serĉis mia animo kaj ne trovis: viron unu inter mil mi trovis, sed virinon inter ĉiuj mi tute ne trovis.

Unua Responsorio


Kiu povas diri: Mi purigis mian koron, Mi estas libera de mia peko? Ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur bonon kaj ne pekus.

Kiu povas diri: Mi purigis mian koron, Mi estas libera de mia peko? Ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur bonon kaj ne pekus.

Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero ne estas en ni. Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn.

Ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur bonon kaj ne pekus.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiu povas diri: Mi purigis mian koron, Mi estas libera de mia peko? Ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur bonon kaj ne pekus. – Sen 20, 9; Koh 7, 20; el 1 Joh 1, 8-9

Dua Legaĵo – Kolumbano el Iona


El la instrukcioj de la sankta abato Kolumbano el Iona pri la fido

Alta profunditas Dei

Deus ubíque est, imménsus totus, et ubíque próximus iŭta suum de se testimónium: Ego sum, inquit, Deus próximans, et non Deus de longe. Non ergo longe a nobis manéntem quærimus Deum, quem intra nos si merémur habémus. In nobis enim hábitat quasi ánima in córpore, si tamen nos membra sana sumus eius, si mórtui nos sumus peccátis. Tunc vere ille hábitat in nobis, qui dixit: Et habitábo in eis, et inter illos ambulábo. Si autem digni sumus ut ille in nobis sit, tunc in veritáte ab illo vivificámur, quasi viva eius membra: In ipso enim, ut ait Apóstolus, vívimus et movémur et sumus.

Quis, inquam, iŭta hanc ineffábilem et incomprehensíbilem esséntiam eius, Altíssimum investigábit? Quis Dei profúnda perscrutábitur? Quis infinítum Deum ómnia impléntem et ómnia circumdántem, ómnia penetrántem et ómnia excedéntem, ómnia capiéntem et ómnia effugiéntem, scire gloriábitur? Quem nemo vidit umquam ut est. Nullus ítaque præsúmat quærere investigabília Dei, quid fuit, quómodo fuit, qui fuit. Hæc sunt ineffabília, inscrutabília; investigabília; simplíciter tantum, tamen fórtiter crede quod sic est Deus, et sic erit, quómodo fuit, quia inconvertíbilis Deus est.

Quis est ergo Deus? Pater, Fílius, et Spíritus Sanctus, unus Deus est. Amplius non requíras de Deo; quia voléntibus altam scire profunditátem, rerum ante natúra consideránda est. Trinitátis enim sciéntia profunditáti maris mérito comparátur, iŭta illud Sapiéntis: Et alta profúnditas, quis invéniet eam? Quia sicut maris profúnditas ab humánis est vísibus invisíbilis, ita Trinitátis divínitas ab humánis simíliter sénsibus incomprehensíbilis deprehénditur. Et ídeo si quis, inquam, scire volúerit quid crédere debúerit, non putet se plus bene intellégere loquéndo quam credéndo: magis enim longe refúgiet quæsíta divinitátis sapiéntia, quam erat.

Quære ergo sciéntiam summam, non verbórum disputatióne, sed morum bonórum perfectióne; non lingua, sed fide, quæ de cordis simplicitáte procédit, non quæ de impietátis doctæ coniectúra collígitur. Si ergo tractatiónibus quæsíeris ineffábilem, lóngius recédet a te magis quam erat; si fide, stabit, ubi deget, in portis sapiéntia; et ubi versátur vel ex parte vidébitur. Sed tunc in veritáte étiam aliquátenus attíngitur, quando invisíbilis incomprehensibíliter créditur; Deus enim credéndus est invisíbilis ut est, licet ex parte a mundo corde videátur.


Originala teksto: Columbanus (Columba Hiensis, Colum Cille, Colm Cille, † 597): Instructio 1 de Fide, 3-5; en: Opera, Dublin, 1957, pp. 62-66

Dua Responsorio


Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco, Via vereco ĝis la nuboj. Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj juĝoj estas granda abismo.

Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco, Via vereco ĝis la nuboj. Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj juĝoj estas granda abismo.

Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio! Kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj!

Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj juĝoj estas granda abismo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco, Via vereco ĝis la nuboj. Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj juĝoj estas granda abismo. – el Psa 36, 6-7; el Rom 11, 33

Preĝo


Helpu nin, kompatema Dio,
por ke ni, ĉiam saĝe pensante,
tion faru pervorte kaj perage, kio plaĉas al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo