Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 7a Ordinara Semajno > Merkredo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Koh 5, 9 - 6, 8


El la libro Kohelet

Kiu amas monon, tiu ne satiĝos per mono; kaj kiu amas riĉecon, al tiu ĝi ne donos utilon: ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo. Ju pli estas da havo, des pli multaj estas ĝiaj konsumantoj; kaj kian profiton havas ĝia mastro, krom vidi ĝin per siaj okuloj? Dolĉa estas la dormo de laboranto, ĉu li manĝas malmulte aŭ multe; sed trosateco ne lasas la riĉulon dormi.

Turmentan malbonon mi vidis sub la suno: riĉecon konservatan por la malutilo de ĝia propra mastro. Kaj pereas ĉi tiu riĉeco en malfavoraj cirkonstancoj; naskiĝas filo, kaj li nenion havas en la mano. Kiel li eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis; kaj nenion li elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano. Kaj ĉi tio estas turmenta doloro, ke kiel li venis, tiel li foriras; kian do profiton li havas de tio, ke li laboras por la vento? Kaj ĉiujn siajn tagojn li konsumis en mallumo, en multe da ekscitiĝo, en malsano kaj malagrablaĵoj! Jen, kion mi vidis: ke estas bone kaj bele manĝi kaj trinki kaj ĝui plezurojn de ĉiuj siaj laboroj, kiujn homo laboras sub la suno dum la tagoj de sia vivo, kiujn donis al li Dio; ĉar tio estas lia apartenaĵo. Kaj se al iu homo Dio donis riĉecon kaj havon, kaj donis al li la povon konsumi ilin kaj preni sian parton kaj ĝui plezuron de siaj laboroj, ĉi tio estas dono de Dio. Ĉar ne longe li memoros la tagojn de sia vivo; Dio donas al li ĝojon de lia koro.

Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno, kaj granda ĝi estas por la homo: se al iu homo Dio donas riĉecon kaj havon kaj honoron, kaj al lia animo mankas nenio, kion ajn li dezirus, sed Dio ne donas al li la povon konsumi ĝin, nur fremda homo ĝin konsumas – ĉi tio estas vantaĵo kaj malfacila doloro. Se iu homo naskigus cent infanojn kaj vivus multajn jarojn kaj atingus profundan aĝon, sed lia animo ne ĝuus sate la havon, kaj eĉ bonan enterigon li ne havus – tiam mi dirus: Pli feliĉa ol li estas abortito. Ĉar ĉi tiu vante venis kaj en mallumon foriris, kaj en mallumo kaŝiĝos lia nomo. Eĉ la sunon li ne vidis kaj ne konis – al li estas pli trankvile ol al tiu. Kaj se tiu homo vivus du mil jarojn kaj la bonon ne ĝuus, ĉu ne al unu loko ĉiuj iros? Ĉiuj laboroj de homo estas por lia buŝo, kaj tamen lia animo ne estas satigebla.

Kaj kian superecon havas la saĝulo antaŭ malsaĝulo, la inteligenta malriĉulo antaŭ aliaj vivaj estaĵoj?

Unua Responsorio


Falsaĵon kaj mensogaĵon forigu de mi. Malriĉecon kaj riĉecon ne donu al mi. Nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas.

Falsaĵon kaj mensogaĵon forigu de mi. Malriĉecon kaj riĉecon ne donu al mi. Nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas.

Sed mi – mi fidas Vin, ho Eternulo. En Via mano estas mia sorto.

Malriĉecon kaj riĉecon ne donu al mi. Nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Falsaĵon kaj mensogaĵon forigu de mi. Malriĉecon kaj riĉecon ne donu al mi. Nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas. – Sen 30, 8; el Psa 31, 15-16

Dua Legaĵo – Hieronimo


El la komentario de la sankta presbitero Hieronimo pri la libro Kohelet

Quæ sursum sunt quærite

Omnis homo, cui dedit Deus divítias et substántiam, concessítque ei ut vescerétur ex eis, et tólleret partem suam, et lætarétur de labóre suo, hoc Dei donum est. Non enim multum recordábitur diérum vitæ suæ, quia Deus óccupat in lætítia cor eius. Ad comparatiónem eius, qui ópibus suis in curárum ténebris véscitur et cum grandi vitæ tædio peritúra compórtat, meliórem dicit esse eum, qui præséntibus frúitur. Hic enim vel parva volúptas est in fruéndo; ibi vero sollicitúdinum tantúmmodo magnitúdo. Et reddit causas, quare Dei donum sit frui posse divítiis. Quóniam non multum recordábitur diérum vitæ suæ.

Avocat quippe eum Deus in lætítia cordis sui: non erit in tristítia, non cogitatióne vexábitur, abdúctus lætítia et voluptáte præsénti. Sed mélius est iŭta Apóstolum spiritálem escam et spiritálem potum a Deo datum intéllegi et vidére bonitátem in omni labóre suo, quia ingénti labóre et stúdio vera póssumus contemplári bona. Et hæc est pars nostra, ut in nostro stúdio et labóre lætémur. Quod licet bonum sit, tamen, donec Christus manifestétur vita nostra, necdum plene bonum est.

Omnis labor hóminis in ore ipsíus, et quidem ánima non implébitur. Quid enim est ámplius sapiénti a stulto, quid páuperi, nisi scire ut vadat contra vitam? Omne quod labórant hómines in hoc mundo, ore consúmitur et, attrítum déntibus, ventri tráditur digeréndum. Cumque páululum gulam delectáverit, támdiu vidétur tribúere voluptátem quámdiu gútture continétur.

Et post hæc ómnia, non implétur ánima comedéntis: sive quod rursum desíderet, quod comédit, et tam sápiens quam stultus absque cibo néqueat vívere et pauper nihil áliud quærat, nisi quómodo possit órganum sui corpúsculi sustentáre nec interíre inédia; sive quod nullam utilitátem ánima ex refectióne corpúsculi cápiat, et cibus tam sapiénti quam stulto commúnis sit et illuc vadat pauper, ubi opes esse perspéxerit.

Mélius est autem hoc intéllegi de Ecclesiástico viro, qui in Scriptúris cæléstibus erudítus, omnem labórem habet in ore suo et ánima eius non implétur, dum semper cupit díscere. Et in eo plus habet sápiens, quam insípiens; quia cum páuperem esse se séntiat (páuperem autem illum, qui in Evangélio beátus dícitur) próperat ad ea comprehendénda, quæ vitæ sunt, et ámbulat arctam et angústam viam, quæ ducit ad vitam, et pauper est a malis opéribus, et scit ubi Christus, qui vita est, commorétur.


Originala teksto: Hieronymus († 420): Commentarius in Ecclesiasten; en: Patrologia Latina 23, 1057-1059

Dua Responsorio


Sinjoro, patro kaj Dio de mia vivo, ne donu al mi malhumilajn okulojn. Havemon forturnu de mi. Manĝegemo kaj volupto ne ekregu min. Ne transdonu min al senhontaj deziroj.

Sinjoro, patro kaj Dio de mia vivo, ne donu al mi malhumilajn okulojn. Havemon forturnu de mi. Manĝegemo kaj volupto ne ekregu min. Ne transdonu min al senhontaj deziroj.

Tiam ne plimultiĝos mia stulteco kaj ne multobliĝos miaj pekoj.

Ne transdonu min al senhontaj deziroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sinjoro, patro kaj Dio de mia vivo, ne donu al mi malhumilajn okulojn. Havemon forturnu de mi. Manĝegemo kaj volupto ne ekregu min. Ne transdonu min al senhontaj deziroj. – Sir 23, 4-6; 3a

Preĝo


Helpu nin, kompatema Dio,
por ke ni, ĉiam saĝe pensante,
tion faru pervorte kaj perage, kio plaĉas al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo