Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 7a Ordinara Semajno > Dimanĉo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Amu viajn malamikojn,
kaj preĝu por viaj persekutantoj;
por ke vi estu filoj de via Patro,
kiu estas en la ĉielo. – el Mat 5, 54-55

Ciklo B

¶ Kaj oni venis, alportante al li paralizulon.
Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo:
Filo, viaj pekoj estas pardonitaj. – el Mar 2, 3.5

Ciklo C

¶ Kiel vi volas, ke la homoj faru al vi,
faru ankaŭ al ili tiel same. – Luk 6, 31

Preĝo


Helpu nin, kompatema Dio,
por ke ni, ĉiam saĝe pensante,
tion faru pervorte kaj perage, kio plaĉas al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Koh 1, 1-18


Komenciĝas la libro Kohelet.

Vortoj de la Predikanto, filo de David, reĝo en Jerusalem. Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto; vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo. Kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno?

Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne. Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko ĝi rapidas, kaj tie ĝi leviĝas. Iras al sudo kaj reiras al nordo, turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento. Ĉiuj riveroj iras al la maro, sed la maro ne pleniĝas; al la loko, al kiu la riveroj alfluas, ili alfluas ĉiam denove.

Ĉiuj aferoj estas lacigaj, ne povas homo tion eldiri; ne satiĝas la okulo de vidado, kaj ne pleniĝas la orelo de aŭdado. Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos farata; kaj ekzistas nenio nova sub la suno. Ekzistas io, pri kio oni diras: Vidu, ĉi tio estas nova; sed ĝi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaŭ ni. Ne restis memoro pri la antaŭuloj; kaj ankaŭ pri la posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro ĉe tiuj, kiuj estos poste.

Mi, Predikanto, estis reĝo super Izrael en Jerusalem. Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni per la saĝo ĉion, kio fariĝas sub la ĉielo: ĉi tiun malfacilan okupon Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentiĝu per ĝi. Mi vidis ĉiujn aferojn, kiuj fariĝas sub la suno; kaj jen, ĉio estas vantaĵo kaj entreprenoj ventaj. Kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj mankantan oni ne povas kalkuli.

Mi meditis kun mia koro tiele: Jen mi kreskigis kaj multigis en mi sciencon pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ mi en Jerusalem; kaj mia koro penetris multon da saĝo kaj scio. Sed kiam mi dediĉis mian koron, por ekkoni la saĝecon kaj ekkoni la malsaĝecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaŭ ĉi tio estas ventaĵo. Ĉar ĉe multe da saĝeco estas multe da zorgemeco; kaj, kiu plimultigas siajn sciojn, tiu plimultigas siajn dolorojn.

Unua Responsorio


Mi vidis ĉiujn aferojn, kiuj fariĝas sub la suno; kaj jen, ĉio estas vantaĵo kaj entreprenoj ventaj. Kiel homo eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras; kaj nenion li elportas el sia laboro.

Mi vidis ĉiujn aferojn, kiuj fariĝas sub la suno; kaj jen, ĉio estas vantaĵo kaj entreprenoj ventaj. Kiel homo eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras; kaj nenion li elportas el sia laboro.

Ni nenion enportis en la mondon, kaj ni ne povas ion forporti.

Kiel homo eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras; kaj nenion li elportas el sia laboro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi vidis ĉiujn aferojn, kiuj fariĝas sub la suno; kaj jen, ĉio estas vantaĵo kaj entreprenoj ventaj. Kiel homo eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras; kaj nenion li elportas el sia laboro. – Koh 1. 14; el 5, 14; 1 Tim 6, 7

Dua Legaĵo – Maksimo la Konfesoro


El la ĉapitroj de la sankta abato Maksimo la Konfesoro pri la karitato

Absque caritate, omnia vanitas vanitatum

Cáritas, bona est mentis afféctio, quæ divínæ cognitióni nihil antepónit. Eius autem caritátis hábitum nemo umquam ássequi possit, qui terrénis ullis rebus ánimo devínctus sit.

Qui Deum díligit, cunctis ab eo cónditis illíus cognitiónem ac sciéntiam antepónit; eíque ánimi desidério ac amóre incessánter incúmbit.

Cum ómnia quæ sunt, Deo auctóre ac propter Deum cóndita sint, sitque Deus, iis quæ ipso auctóre cóndita sunt, longe præstántior; qui Deum citra omnem comparatiónem meliórem relínquens, deterióribus addícitur, minóris se Deum fácere osténdit, quam quæ illo auctóre cóndita sunt.

Qui díligit me, dicit Dóminus, mandáta mea servábit. Hoc est autem, inquit, mandátum meum, ut diligátis ínvicem. Itaque qui non díligit próximum, mandátum non servat. Qui autem mandátum non servat, is neque potest dilígere Dóminum.

Beátus homo, qui omnem peræque hóminem dilígere potis est.

Qui Deum díligit, omníno étiam próximum díligit: qui autem eiúsmodi est, pecúnias serváre non potest, sed divíne eas dispénsat, síngulis qui égeant tríbuens.

Qui Dei imitatióne eleemósynam facit, boni ac mali, iusti et iniústi, in córporis necessáriis discrímen non novit, sed cunctis æquáliter pro iustæ necessitátis modo distríbuit; tamétsi propter bonam voluntátem, eum qui virtúte nitet ac studiósus est, ímprobo antepónit.

Non solum pecuniárum elargitióne próditur caritátis afféctio; sed multo magis impartitióne divínæ doctrínæ ac corporális obséquii exhibitióne.

Qui sæculi rebus vere exque ánimo núntium remíttens citra omnem simulatiónem caritátis obséquiis próximo óperam impéndit, omni cito liberátus afféctu atque vítio, divínæ párticeps dilectiónis scientiæque evádit.

Qui divínam in se nactus est caritátem, non lassátur aut fatíscit sequéndo post Dóminum Deum suum, iŭta divínum Ieremíam, sed omnem labórem opprobriúmque et iniúriam forti ánimo suffert, nulli prorsus cógitans malum.

Nolíte dícere, ait divínus Ieremías, templum Dómini sumus. Tu quoque ne díxeris: «Nuda ac sola fides in Dóminum nostrum Iesum Christum salútem mihi potest præstáre». Non enim hoc fíeri potest nisi étiam caritátem in ipsum per ópera comparáveris. Ad símplicem enim fidem quod áttinet: Etiam dæmones credunt, et contremíscunt.

Caritátis opus est, benefícii in próximum ex ánimo collocátio, et longanímitas et patiéntia; itémque recta cum ratióne rebus uti.


Originala teksto: Maximus Confessor († 662): Centuria 1, cap. 1, 4-5.16-17.23-24.26-28.30-40; en: Patrologia Græca 90, 962-967

Dua Responsorio


Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian, kiel mi amis vin. Kiu amas sian fraton, tiu restas en la lumo.

Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian, kiel mi amis vin. Kiu amas sian fraton, tiu restas en la lumo.

Per ĉi tio ni scias, ke ni konas Kriston: se ni observas liajn ordonojn.

Kiu amas sian fraton, tiu restas en la lumo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian, kiel mi amis vin. Kiu amas sian fraton, tiu restas en la lumo. – el Joh 13, 34; el 1 Joh 2, 10.3

Preĝo


Helpu nin, kompatema Dio,
por ke ni, ĉiam saĝe pensante,
tion faru pervorte kaj perage, kio plaĉas al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Via Patro levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn,
kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn. – el Mat 5, 45

Ciklo B

¶ Por ke vi sciu,
ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn –
li diris al la paralizulo:
Mi diras al vi: Leviĝu,
prenu vian liton, kaj iru al via domo. – Mar 2, 10-11

Ciklo C

¶ Ne juĝu,
kaj vi ne estos juĝitaj.
Per kia mezuro vi mezuras,
per tia oni remezuros al vi. – el Luk 6, 37-38

Preĝo


Helpu nin, kompatema Dio,
por ke ni, ĉiam saĝe pensante,
tion faru pervorte kaj perage, kio plaĉas al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta. – Mat 5, 48

Ciklo B

¶ La paralizulo leviĝis,
kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaŭ ĉiuj,
tiel ke ĉiuj miregis, kaj gloris Dion. – el Mar 2, 12

Ciklo C

¶ Liberigu, kaj vi estos liberigitaj.
Donu, kaj estos donite al vi.
Ĉar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi. – el Luk 6, 37-38

Preĝo


Helpu nin, kompatema Dio,
por ke ni, ĉiam saĝe pensante,
tion faru pervorte kaj perage, kio plaĉas al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo