Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 6a Ordinara Semajno > Mardo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Sen 8, 1-5.12-36


El la libro de la Sentencoj

Ĉu ne vokas la saĝo?
Kaj ĉu la prudento ne aŭdigas sian voĉon?
Ĝi staras sur la pinto de altaĵoj,
Apud la vojo, ĉe la vojkruĉiĝoj.
Apud la pordegoj, ĉe la eniro en la urbon,
Ĉe la eniro tra la pordoj, ĝi kantas:
Al vi, ho viroj, mi vokas;
Kaj mia voĉo sin turnas al la homoj:
Komprenu, naivuloj, la prudenton,
Kaj sensprituloj prenu en la koron.

Mi, saĝo, loĝas kun la prudento,
Kaj mi trovas prudentajn konsilojn.
Timo antaŭ la Eternulo malamas malbonon,
Fieron, malhumilon, kaj malbonan vojon;
Malsinceran buŝon mi malamas.
De mi venas konsilo kaj bonaranĝo;
Mi estas prudento; al mi apartenas forto.
Per mi reĝas la reĝoj,
Kaj la estroj donas leĝojn de justeco.
Per mi regas la princoj
Kaj la potenculoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero.

Mi amas miajn amantojn;
Kaj miaj serĉantoj min trovos.
Riĉo kaj gloro estas ĉe mi,
Daŭra havo kaj justo.
Mia frukto estas pli bona ol oro kaj ol plej pura oro;
Kaj la rikolto de mi estas pli bona ol elektita arĝento.
Laŭ la vojo de vero mi iras,
Laŭ la vojstreko de la justo;
Por heredigi al miaj amantoj esencan bonon,
Kaj plenigi iliajn trezorejojn.

La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo,
Antaŭ Siaj kreitaĵoj, tre antikve.
Antaŭ eterno mi estis firme fondita, en la komenco,
Antaŭ la kreo de la tero.
Kiam ankoraŭ ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita,
Kiam ankoraŭ ne ekzistis fontoj, ŝprucigantaj akvon.
Antaŭ ol la montoj estis starigitaj,
Antaŭ la altaĵoj mi estis kreita;
Kiam la tero ankoraŭ ne estis farita, nek la kampoj,
Nek la komencaj polveroj de la mondo.
Dum Li firmigis la ĉielojn, mi jam estis tie;
Dum Li desegnis limojn sur la supraĵo de la abismo,
Dum Li fortikigis la nubojn supre,
Dum Li firmigis la fontojn de la abismo,
Dum Li donis Sian leĝon al la maro,
Por ke la akvoj ne transpaŝu siajn bordojn,
Kaj dum Li difinis la fundamentojn de la tero:
Tiam mi estis ĉe Li kiel konstruanto;
Mi estis la ĝojo de ĉiuj tagoj,
Ludante antaŭ Li ĉiutempe.
Mi ludas sur Lia mondo-tero;
Kaj mia ĝojo estas inter la homidoj.

Kaj nun, infanoj, aŭskultu min;
Kaj feliĉaj estos tiuj, kiuj iras laŭ miaj vojoj.
Aŭskultu instruon kaj saĝiĝu,
Kaj ne forĵetu ĝin.
Feliĉa estas la homo, kiu min aŭskultas,
Kiu maldormas ĉiutage ĉe miaj pordoj,
Kiu staras garde ĉe la fostoj de miaj pordegoj.
Ĉar kiu min trovis, tiu trovis vivon,
Kaj akiros favoron de la Eternulo.
Sed kiu maltrafas min, tiu difektas sian animon;
Ĉiuj, kiuj min malamas, amas la morton.

Unua Responsorio


La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, antaŭ ĉiuj kreitaĵoj, de la komenco.

La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, antaŭ ĉiuj kreitaĵoj, de la komenco.

En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio,

antaŭ ĉiuj kreitaĵoj, de la komenco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, antaŭ ĉiuj kreitaĵoj, de la komenco. – kp. Sen 8, 22; Joh 1, 1

Dua Legaĵo – Atanazio


El la paroladoj de la sankta episkopo Atanazio kontraŭ la Arianoj

Cognitio Patris per Sapientiam creatricem et carnem factam

Unigénita ipsáque Dei Sapiéntia, ómnium creátrix est et efféctrix. Omnia enim, inquit, in sapiéntia fecísti, et: Impléta est terra creatióne tua. Ut autem res factæ non tantum exsísterent, sed étiam bene exsísterent, plácuit Deo ut sua Sapiéntia se ad res creátas accommodáret, ut formam speciémque áliquam ipsíus imáginis cum in ómnibus simul tum in síngulis imprímeret, quo nimírum perspícuum fíeret et sapiéntia ornátas esse res factas, et digna Deo esse ópera.

Ut enim nostrum verbum, Verbi, qui Dei est Fílius, est imágo: ita sapiéntia in nobis facta eiúsdem Verbi, quæ ipsa est Sapiéntia, imágo quoque est, in qua cum vim sciéndi et intellegéndi habeámus, idónei effícimur qui creatrícem Sapiéntiam recipiámus, eiusdémque Patrem per ipsam póssumus cognóscere. Nam qui habet Fílium, inquit, habet et Patrem, et: Qui me récipit, récipit eum qui misit me. Quóniam ergo huiúsmodi Sapiéntiæ forma creáta in nobis et in ómnibus est, non immérito vera et ópifex Sapiéntia, ea quæ suæ formæ própria sunt sibi ipsi ascíscens, ait: Dóminus creávit me in ópera sua.

Sed quia in sapiéntia Dei, prout explicávimus, mundus Deum per sapiéntiam non cognóvit, plácuit Deo per stultítiam prædicatiónis salvos fácere credéntes. Nec enim iam ámplius, ut superióribus tempóribus, Deus per imáginem et umbram sapiéntiæ, quæ in rebus creátis est, cognósci vóluit, sed plácuit ipsi ut ipsa vera Sapiéntia carnem assúmeret, homo fíeret, et crucis mortem paterétur, ut per fidem, quæ in ea consístit, omnes deínceps credéntes salvi esse possent.

Ipsa ergo Sapiéntia Dei est, quæ ántea per suam imáginem in rebus creátis impréssam (quam ob causam creári dícitur), et seípsam, et per se suum Patrem notum reddébat. Póstea vero éadem ipsa, quæ et Verbum est, caro facta est, ut ait Ioánnes, destructáque morte ac nostro génere liberáto, et se et per se Patrem clárius patefécit: unde hæc eius verba: Da eis ut cognóscant te solum verum Deum, et quem misísti Iesum Christum.

Itaque univérsa terra cognitióne eius repléta est. Síquidem una est Patris per Fílium, et Fílii ex Patre cognítio: ipso gaudet Pater eodémque gáudio Fílius in Patre delectátur dicens: Ego eram quo delectabátur, per síngulos dies in conspéctu eius delectábar.


Originala teksto: Athanasius († 373): Contra Arianos, Oratio 2, 78.81-82; en: Patrologia Græca 26, 311.319

Dua Responsorio


Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li; ĉar en li korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco.

Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li; ĉar en li korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco.

Unu, la Kristo, estas via edukanto;

ĉar en li korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li; ĉar en li korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco. – Kol 2, 6.9; el Mat 23, 10

Preĝo


Dio, kiu promesis esti en la koro de tiuj,
kiuj amas Vin kaj plenumas Vian vorton,
igu nin indaj fariĝi daŭra loĝejo por Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo