Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Lundo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 5a Ordinara Semajno > Lundo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Gal 1, 13 - 2, 10


El la letero al la Galatoj

Ĉar vi iam aŭdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj ĝin atakis; kaj mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samaĝuloj en mia nacio, estante multe pli fervoranima pri la tradicioj de miaj prapatroj. Sed kiam bonvole plaĉis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis, por malkaŝi en mi Sian Filon, por ke mi prediku lin inter la nacianoj: mi ne konsiliĝis kun karno kaj sango, kaj mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaŭ mi apostoloj, sed mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko.

Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn. Sed neniun alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la Sinjoro. Pri tio, kion mi skribas al vi, jen, antaŭ Dio, mi ne mensogas. Poste mi venis en la regionojn de Sirio kaj Kilikio. Kaj mi ankoraŭ estis vizaĝe nekonata de la eklezioj de Judujo, kiuj estis en Kristo; sed ili nur aŭdis la jenon: Kiu nin iam persekutis, tiu nun predikas la fidon, kiun iam li atakis; kaj ili gloris Dion en mi.

Tiam, post intertempo de dek kvar jaroj, mi denove supreniris al Jerusalem kun Barnabas, kunkondukante ankaŭ Titon. Kaj mi supreniris laŭ Dia malkaŝo; kaj mi prezentis al ili la evangelion, kiun mi predikas inter la nacianoj, sed aparte al la eminentuloj, por ke mi ne estu vane kuranta, aŭ kurinta. Sed eĉ Titon, kiu estis kun mi, estante Greko, oni ne devigis cirkumcidiĝi; sed tio estis pro la kaŝe enportitaj fratoj, kiuj ruze envenis, por spioni nian liberecon en Kristo Jesuo, por ke ili nin sklavigu; al kiuj ni ne submetiĝis cedeme, eĉ por unu horo; por ke la vero de la evangelio restadu kun vi.

Sed el tiuj, kiuj ŝajne iom valoris (kiaj ajn ili estis, tio por mi ne estas grava: ĉe Dio ne estas personfavorado) – tiuj valoruloj nenion aldonis al mi; sed kontraŭe, kiam ili vidis, ke je la evangelio de la necirkumcido mi estas komisiita tiel same, kiel Petro je la evangelio de la cirkumcido (ĉar Tiu, kiu forte energiis en Petro por la apostoleco de la cirkumcido, ankaŭ energiis en mi por la nacianoj), Jakobo kaj Kefas kaj Johano, kiuj ŝajne estis kolonoj, rimarkinte la gracon donitan al mi, donis al mi kaj al Barnabas la dekstrajn manojn de kunuleco, por ke ni iru al la nacianoj, kaj ili al la cirkumcidularo; kondiĉe nur, ke ni memoru la malriĉulojn, kion ja mi klopodis jam fari.

Unua Responsorio


Per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas. Kaj Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana; sed ĉiam restas en mi.

Per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas. Kaj Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana; sed ĉiam restas en mi.

Tiu, kiu forte energiis en Petro por la apostoleco de la cirkumcido, ankaŭ energiis en mi por la nacianoj.

Kaj Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana; sed ĉiam restas en mi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas. Kaj Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana; sed ĉiam restas en mi. – kp. 1 Kor 15, 10; Gal 2, 8

Dua Legaĵo – Bonaventuro


El «Breviloquium» de la sankta episkopo Bonaventuro

E notitia Iesu Christi manat intellegentia totius sacræ Scripturæ

Ortus sacræ Scriptúræ non est per humánam investigatiónem, sed per divínam revelatiónem, quæ fluit a Patre lúminum, ex quo omnis patérnitas in cælo et in terra nominátur, a quo per Fílium eius, Iesum Christum, manat in nos Spíritus Sanctus, et per Spíritum Sanctum, dividéntem et distribuéntem dona síngulis, sicut vult, datur fides, et per fidem hábitat Christus in córdibus nostris. Hæc est notítia Iesu Christi, ex qua origináliter manat fírmitas et intellegéntia totíus sacræ Scriptúræ. Unde et impossíbile est quod áliquis in ipsam ingrediátur agnoscéndam, nisi prius Christi fidem hábeat sibi infúsam, tamquam totíus Scriptúræ lucérnam et iánuam et étiam fundaméntum. Est enim ipsa fides ómnium supernaturálium illuminatiónum, quámdiu peregrinámur a Dómino, et fundaméntum stabíliens et lucérna dírigens et iánua introdúcens; secúndum cuius étiam mensúram necésse est mensurári sapiéntiam nobis divínitus datam, ne quis sápiat plus quam opórtet sápere, sed ad sobrietátem, et unicuíque sicut Deus divísit mensúram fídei.

Status vero sive fructus sacræ Scriptúræ non est quicúmque, sed plenitúdo ætérnæ felicitátis. Nam hæc est Scriptúra, in qua verba sunt vitæ ætérnæ, quæ ídeo scripta est, non solum ut credámus, verum étiam ut vitam possideámus ætérnam, in qua quidem vidébimus, amábimus, et universáliter nostra desidéria implebúntur; quibus implétis, vere tunc sciémus supereminéntem sciéntiæ caritátem, et ita impléti érimus in omnem plenitúdinem Dei. Ad quam quidem plenitúdinem conátur nos divína introdúcere Scriptúra, iŭta prædíctæ senténtiæ apostólicæ veritátem. Hoc ígitur fine, hac intentióne sacra Scriptúra perscrutánda est et docénda et étiam audiénda.

Et ut ad istum fructum et términum recto perveniámus progréssu per viam recti itíneris Scripturárum, inchoándum est ab exórdio, hoc est, ut cum mera fide ad Patrem lúminum accedámus, flecténdo génua cordis nostri, ut ipse per Fílium suum in Spíritu Sancto det nobis veram notítiam Iesu Christi et cum notítia amórem eius, ut sic ipsum cognoscéntes et amántes, et tamquam in fide solidáti et in caritáte radicáti, possímus ipsíus sacræ Scriptúræ nóscere latitúdinem, longitúdinem, altitúdinem et profúndum, et per hanc notítiam perveníre ad pleníssimam notítiam et excessívum amórem beatíssimæ Trinitátis, quo sanctórum desidéria tendunt, in quo est status et compleméntum omnis veri et boni.


Originala teksto: Bonaventura († 1274): Breviloquium, Prologus; en: Opera omnia 5, 201-202

Dua Responsorio


Komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, Jesuo klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem.

Komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, Jesuo klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem.

Ho malsaĝuloj kaj kore malviglaj por kredi ĉion, kion la profetoj antaŭparolis!

Jesuo klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, Jesuo klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem. – Luk 23, 27.25b

Preĝo


Gardu ĉiam, Dio, ni petas Vin,
Vian familion kun patra bonkoreco;
kaj ĉar nia unika subteno estas la espero en la ĉiela graco,
defendu nin ĉiam per Via protekto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo