Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 3a Ordinara Semajno > Merkredo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Rea 29, 1-5.9-28


El la libro Readmono.

Kaj Moseo vokis al ĉiuj Izraelidoj, kaj diris al ili:

Vi vidis ĉion, kion faris la Eternulo antaŭ viaj okuloj en la lando Egipta al Faraono kaj al ĉiuj liaj servantoj kaj al lia tuta lando, tiujn grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, tiujn grandajn signojn kaj miraklojn. Sed la Eternulo ne donis al vi koron, por kompreni, nek okulojn, por vidi, nek orelojn, por aŭdi, ĝis la nuna tago. Kaj mi kondukis vin dum kvardek jaroj en la dezerto; ne sentaŭgiĝis viaj vestoj sur vi, kaj viaj ŝuoj ne sentaŭgiĝis sur via piedo. Panon vi ne manĝis, kaj vinon kaj ebriigaĵojn vi ne trinkis; por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio.

Vi ĉiuj staras hodiaŭ antaŭ la Eternulo, via Dio; viaj estroj, viaj triboj, viaj plejaĝuloj, kaj viaj oficistoj, ĉiuj Izraelidoj; viaj infanoj, viaj edzinoj, kaj via fremdulo, kiu estas en via tendaro, de la hakanto de via ligno ĝis la ĉerpanto de via akvo; por ke vi transiru en la interligon de la Eternulo, via Dio, kaj en Lian ĵuran interkonsenton, kiun la Eternulo, via Dio, faras kun vi hodiaŭ, por ke Li starigu vin hodiaŭ kiel Sian popolon, kaj Li estu al vi Dio, kiel Li diris al vi, kaj kiel Li ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob.

Kaj ne kun vi solaj mi faras ĉi tiun interligon kaj ĉi tiun ĵuran interkonsenton, sed kun tiuj, kiuj staras hodiaŭ ĉi tie antaŭ la Eternulo, nia Dio, kaj kun tiuj, kiuj ne estas hodiaŭ ĉi tie kun ni. Ĉar vi scias, kiel ni loĝis en la lando Egipta, kaj kiel ni trairis meze de la popoloj, tra kiuj vi trairis; kaj vi vidis iliajn abomenaĵojn, kaj iliajn idolojn el ligno kaj el ŝtono, el arĝento kaj el oro, kiujn ili havas. Eble troviĝas inter vi viro aŭ virino aŭ familio aŭ tribo, kies koro deturniĝas hodiaŭ de la Eternulo, nia Dio, por iri servi al la dioj de tiuj popoloj; eble troviĝas inter vi radiko, kiu kreskigas maldolĉaĵon kaj absinton; kaj kiam li aŭdos la vortojn de ĉi tiu malbeno, li benos sin en sia koro, dirante: Paco estos al mi, malgraŭ tio, ke mi iros laŭ la deziroj de mia koro; kaj pereos la trinkintoj kune kun la soifantoj. La Eternulo ne volos pardoni lin, sed tiam ekflamos la kolero de la Eternulo kaj Lia severo kontraŭ tiu homo, kaj falos sur lin la tuta malbeno, kiu estas skribita en ĉi tiu libro, kaj la Eternulo ekstermos lian nomon el sub la ĉielo; kaj la Eternulo apartigos lin por pereo el ĉiuj triboj de Izrael, konforme al ĉiuj malbenoj de la interligo, kiu estas skribita en ĉi tiu libro de instruo.

Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de ĉi tiu lando kaj ĝiajn malsanojn, per kiuj la Eternulo ĝin frapos – sulfuro kaj salo, bruligitaĵo estas la tuta lando; ĝi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo – ĉiuj popoloj diros: Pro kio la Eternulo tiel agis kun ĉi tiu lando? pro kio estas tiu granda flamo de kolero? Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, kiun Li faris kun ili, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili iris kaj servis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis al ili, al dioj, kiujn ili ne konis kaj kiujn Li ne destinis por ili: pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ tiu lando, kaj Li venigis sur ĝin ĉiujn malbenojn, kiuj estas skribitaj en ĉi tiu libro; kaj la Eternulo elĵetis ilin el ilia lando en kolero kaj en furiozo kaj en granda indigno, kaj Li ĵetis ilin en landon alian, kiel ni vidas nun.

La kaŝitaĵo apartenas al la Eternulo, nia Dio; kaj la nekaŝitaĵo al ni kaj al niaj gefiloj eterne, por ke ni plenumu ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.

Unua Responsorio


Kristo fariĝis malbeno pro ni, por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham, por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.

Kristo fariĝis malbeno pro ni, por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham, por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.

Dio elkondukis nin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco,

por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kristo fariĝis malbeno pro ni, por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham, por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito. – kp. Gal 3, 13-14; kp. Rea 8, 14b

Dua Legaĵo – Bernardo el Clairvaux


El la predikoj de la sankta abato Bernardo el Klarvalo pri la Alta Kanto

Ubi abundavit delictum, superabundavit et gratia

Ubi tuta firmáque infírmis secúritas et réquies, nisi in vulnéribus Salvatóris? Tanto illic secúrior hábito, quanto ille poténtior est ad salvándum. Fremit mundus, premit corpus, diábolus insidiátur; non cado, fundátus enim sum supra firmam petram. Peccávi peccátum grande; turbábitur consciéntia, sed non perturbábitur, quóniam vúlnerum Dómini recordábor. Nempe vulnerátus est propter iniquitátes nostras. Quid tam ad mortem, quod non Christi morte solvátur? Si ergo in mentem vénerit tam potens tamque éfficax medicaméntum, nulla iam possum morbi malignitáte terréri.

Et ídeo liquet errásse illum qui ait: Maior est iníquitas mea, quam ut véniam mérear. Nisi quod non erat de membris Christi, nec pertinébat ad eum de Christi mérito, ut suum præsúmeret, suum díceret quod illíus esset; tamquam rem cápitis membrum.

Ego vero fidénter quod ex me mihi deest usúrpo mihi ex viscéribus Dómini, quóniam misericórdia áffluunt, nec desunt forámina per quæ éffluant. Fodérunt manus eius et pedes, latúsque láncea foravérunt; et per has rimas licet mihi súgere mel de petra oleúmque de saxo duríssimo, id est gustáre et vidére quóniam suávis est Dóminus.

Cogitábat cogitatiónes pacis, et ego nesciébam. Quis enim cognóvit sensum Dómini? aut quis consiliárius eius fuit? At clavis réserans, clavus pénetrans factus est mihi, ut vídeam voluntátem Dómini. Quidni vídeam per forámen? Clamat clavus, clamat vulnus, quod vere Deus sit in Christo mundum reconcílians sibi. Ferrum pertránsiit ánimam eius, et appropinquávit cor illíus, ut non iam non sciat cómpati infirmitátibus meis.

Patet arcánum cordis per forámina córporis; patet magnum illud pietátis sacraméntum, patent víscera misericórdiae Dei nostri, in quibus visitávit nos óriens ex alto. Quidni víscera per vúlnera páteant? In quo enim clárius quam in vulnéribus tuis elŭísset, quod tu, Dómine, suávis et mitis, et multæ misericórdiæ? Maiórem enim miseratiónem nemo habet, quam ut ánimam suam ponat quis pro addíctis morti et damnátis.

Meum proínde méritum, miserátio Dómini. Non plane sum mériti inops, quámdiu ille miseratiónum non fúerit. Quod si misericórdiæ Dómini multæ, multus nihilóminus ego in méritis sum. Quid enim si multórum sim mihi cónscius delictórum? Nempe ubi abundávit delíctum, superabundávit et grátia. Et si misericórdiæ Dómini ab ætérno et usque in ætérnum, ego quoque misericórdias Dómini in ætérnum cantábo. Numquid iustítias meas? Dómine, memorábor iustítiæ tuæ solíus. Ipsa est enim et mea; nempe factus es mihi tu iustítia a Deo.


Originala teksto: Bernardus Clarævallensis († 1153): Sermo 61 in Cantica canticorum, 3-5; en: Sancti Bernardi Opera omnia, 1839, 1, 2, 3033

Dua Responsorio


Li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj. Puno por nia bono estis sur li. Per lia vundo ni saniĝis.

Li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj. Puno por nia bono estis sur li. Per lia vundo ni saniĝis.

Li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignaĵo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco.

Per lia vundo ni saniĝis.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj. Puno por nia bono estis sur li. Per lia vundo ni saniĝis. – Jes 53, 5; el 1 Pet 2, 24

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
gvidu nian vivon laŭ Via sankta volo,
por ke ni meritu esti riĉaj de bonaj agoj
en la nomo de Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo