Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 2a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Rea 9, 7-21.25-29


El la libro Readmono.

Tiam Moseo diris al la popolo:

Memoru, ne forgesu, kiel vi kolerigis la Eternulon, vian Dion, en la dezerto; de post la tago, en kiu vi eliris el la lando Egipta, ĝis via veno al ĉi tiu loko, vi estis malobeemaj kontraŭ la Eternulo. Kaj ĉe Ĥoreb vi incitis la Eternulon, kaj la Eternulo ekkoleris kontraŭ vi tiel, ke Li volis ekstermi vin. Kiam mi supreniris sur la monton, por preni la ŝtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi, kaj mi restis sur la monto kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, panon mi ne manĝis kaj akvon mi ne trinkis: tiam la Eternulo donis al mi la du ŝtonajn tabelojn skribitajn per la fingro de Dio, kaj sur ili estis ĉiuj vortoj, kiujn diris al vi la Eternulo sur la monto el meze de fajro en la tago de kunveno. Kaj tio estis post la paso de kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, ke la Eternulo donis al mi la du ŝtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo. Kaj la Eternulo diris al mi: Leviĝu, rapide iru malsupren de ĉi tie, ĉar malmoraliĝis via popolo, kiun vi elkondukis el Egiptujo; rapide ili forflankiĝis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili: ili faris al si fanditan idolon. Kaj la Eternulo diris al mi jene: Mi vidas ĉi tiun popolon, Mi vidas, ke ĝi estas popolo malmolnuka; lasu Min, Mi ekstermos ilin, kaj Mi forviŝos ilian nomon el sub la ĉielo, kaj Mi faros el vi popolon pli fortan kaj pli grandnombran ol ili.

Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj la monto brulis per fajro; kaj la du tabeloj de la interligo estis en miaj du manoj. Kaj mi vidis, ke vi pekis kontraŭ la Eternulo, via Dio, vi faris al vi fanditan bovidon, vi rapide forflankiĝis de la vojo, kiun la Eternulo ordonis al vi; kaj mi prenis la du tabelojn kaj forĵetis ilin el miaj ambaŭ manoj kaj disrompis ilin antaŭ viaj okuloj. Kaj mi ĵetis min antaŭ la Eternulo, kiel antaŭe, dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj mi panon ne manĝis kaj akvon ne trinkis, pro ĉiuj viaj pekoj, kiujn vi pekis, farante malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin; ĉar mi timis la koleron kaj furiozon, per kiuj la Eternulo ekkoleris kontraŭ vi, dezirante ekstermi vin. Kaj la Eternulo aŭskultis min ankaŭ ĉi tiun fojon. Ankaŭ kontraŭ Aaron la Eternulo tre ekkoleris kaj volis ekstermi lin; sed mi preĝis ankaŭ por Aaron en tiu tempo. Kaj vian pekon, kiun vi faris, la bovidon, mi prenis kaj forbruligis ĝin per fajro kaj disbatis ĝin, disfrakasante tiel, ke ĝi fariĝis malgrandpeca kiel polvo, kaj mi ĵetis ĝian polvon en la torenton, kiu defluas de la monto.

Mi do kuŝis antaŭ la Eternulo dum la kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kiujn mi kuŝis; ĉar la Eternulo intencis ekstermi vin. Kaj mi preĝis al la Eternulo, kaj diris: Mia Sinjoro, ho Eternulo, ne pereigu Vian popolon kaj Vian posedaĵon, kiun Vi liberigis per Via grandeco kaj kiun Vi elkondukis el Egiptujo per forta mano. Rememoru Viajn servantojn Abraham, Isaak, kaj Jakob; ne atentu la obstinecon de ĉi tiu popolo nek ĝian malvirtecon nek ĝiajn pekojn; por ke ne diru la loĝantoj de tiu lando, el kiu Vi elkondukis nin: Pro tio, ke la Eternulo ne povis venigi ilin en la landon, pri kiu Li parolis al ili, kaj pro malamo al ili Li elkondukis ilin, por mortigi ilin en la dezerto. Kaj ili estas ja Via popolo kaj Via posedaĵo, kiun Vi elkondukis per Via granda forto kaj per Via etendita brako.

Unua Responsorio


Moseo ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj diris: Por kio, ho Eternulo, Via kolero estas ekflamonta kontraŭ Vian popolon? Forlasu Vian flaman koleron. Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, al kiuj Vi ĵuris, doni al ili lando, en kiu fluas lakto kaj mielo. Kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, pri kiu Li diris, ke Li faros ĝin al Sia popolo.

Moseo ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj diris: Por kio, ho Eternulo, Via kolero estas ekflamonta kontraŭ Vian popolon? Forlasu Vian flaman koleron. Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, al kiuj Vi ĵuris, doni al ili lando, en kiu fluas lakto kaj mielo. Kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, pri kiu Li diris, ke Li faros ĝin al Sia popolo.

Kaj la Eternulo diris al Moseo: Vi akiris Mian favoron kaj Mi konas vin laŭ via nomo.

Kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, pri kiu Li diris, ke Li faros ĝin al Sia popolo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Moseo ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj diris: Por kio, ho Eternulo, Via kolero estas ekflamonta kontraŭ Vian popolon? Forlasu Vian flaman koleron. Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, al kiuj Vi ĵuris, doni al ili lando, en kiu fluas lakto kaj mielo. Kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, pri kiu Li diris, ke Li faros ĝin al Sia popolo. – kp. Eli 32, 11.13.14; 33, 3.17

Dua Legaĵo – Fulgentio el Ruspe


El letero de la sankta episkopo Fulgentio el Ruspe

Christus semper vivens ad interpellandum pro nobis

Illud quippe primum attendéndum est, quod in conclusióne oratiónis, «per Iesum Christum Fílium tuum Dóminum nostrum» dícimus. Per Spíritum vero Sanctum nullátenus dícimus. Quod útique non inániter cathólica concélebrat Ecclésia, propter illud útique sacraméntum, quo mediátor Dei et hóminum factus est homo Iesus Christus, sacérdos in ætérnum secúndum órdinem Melchísedech, qui per próprium sánguinem semel introívit in sancta, non útique manufácta exemplária veritátis, sed in ipsum cælum, ubi est in déxtera Dei, et interpéllat pro nobis.

Hoc in eo pontificátus offícium íntuens Apóstolus ait: Per ipsum ergo offerámus hóstiam laudis semper Deo, id est fructum labiórum confiténtium nómini eius. Per ipsum ergo hóstiam laudis atque oratiónis offérimus, quia per eius mortem reconciliáti sumus cum inimíci essémus. Per ipsum enim qui pro nobis hóstia dignátus est fíeri, potest in conspéctu Dei nostra hóstia acceptábilis inveníri. Proptérea nos beátus Petrus ádmonet, dicens: Et vos tamquam lápides vivi ædificámini in domum spiritálem, in sacerdótium sanctum, offeréntes spiritáles hóstias, acceptábiles Deo per Iesum Christum. Hac ígitur ratióne dícimus Deo Patri: «Per Iesum Christum Dóminum nostrum».

Cum ergo sacerdótis fit méntio, quid áliud quam mystérium domínicæ incarnatiónis osténditur, quo Dei Fílius, cum in forma Dei esset, semetípsum exinanívit, formam servi accípiens; secúndum quam se humiliávit, factus obœdiens usque ad mortem; minorátus scílicet paulo minus ab ángelis, et æqualitátem patérnæ póssidens unitátis? Eo quippe minorátus est Fílius, æquális pérmanens Patri, quod in similitúdine hóminum dignátus est fíeri. Ipse autem se minórem fecit, quando semetípsum exinanívit, formam servi accípiens. Christi porro minorátio, ipsa est exinanítio; nec tamen ália est exinanítio quam formæ servílis accéptio.

Christus ergo in forma Dei pérmanens, Unigénitus Deus, cui cum Patre hóstias offérimus, formam servi accípiens, sacérdos est factus, per quem hóstiam vivam, sanctam, Deo placéntem offérre possímus. Nec tamen a nobis offérri hóstia potuísset, si Christus pro nobis factus hóstia non fuísset, in quo ipsa natúra nostri géneris, vera est hóstia salutáris. Nam cum nos osténdimus per ætérnum Sacerdótem Dóminum nostrum nostras oratiónes offérre, veram in eo carnem nostri géneris confitémur; secúndum illud quod Apóstolus dicit: Omnis enim póntifex ex homínibus assúmptus, pro homínibus constitúitur in his quæ sunt ad Deum, ut ófferat dona et sacrifícia pro peccátis. Cum vero dícimus: «Fílium tuum», et adícimus: «qui tecum vivit et regnat in unitáte Spíritus Sancti», illam útique unitátem commemorámus, quam naturáliter habet Pater et Fílius et Spíritus Sanctus: ubi osténditur idem ipse Christus pro nobis sacerdotáli functus offício, cui naturális est únitas cum Patre et Spíritu Sancto.


Originala teksto: Fulgentius Ruspensis († 533): Epistola 14, 36-37; en: CCL 91, 429-431

Dua Responsorio


Ni alvenu kun kuraĝo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por ĝustatempa helpo.

Ni alvenu kun kuraĝo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por ĝustatempa helpo.

Ni havas ĉefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortaĵoj,

por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por ĝustatempa helpo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni alvenu kun kuraĝo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por ĝustatempa helpo. – Heb 4, 16.15a

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio, kiu regas la ĉielon kaj la teron,
aŭskultu favore la preĝojn de Via popolo,
kaj donu pacon al niaj tagoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo