Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Matena Laŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Mardo > Matena Laŭdo


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Æterne lucis conditor


Ho Eternul', de l' lum' kreint',
Vi mem en Vi nur lum' kaj tag',
ne sentas ajnan nokton Vi,
naturo de l' senfina lum'.

Paliĝe cedis jam la nokt',
alvenis nova hela tag',
la stela brilo svenis for,
kaj levis sin la sun' kun klar'.

Leviĝu ankaŭ ni kun ĝoj',
Vin danku per triumfa kant',
ĉar venkis super nokt' la sun',
por ke revenu tag' al ni.

Ni petas Vin, ho sankta Di':
Ne difektiĝu nia mens'
per karna ĝoj', lasciva ard',
ĉi-monda ruzo, kaŝa tent'.

Koler' ne pelu al kverel',
nek nia ventro al volupt',
avido ne koruptu nin,
nin ne sklavigu vanta luks'.

Kontraŭe: Kriston sekvu ni
per firma mens', per ĉasta korp',
kaj restu sobra nia kor',
fidela tra la tuta tag'.

Al Di', la Patro, estu glor',
al Kristo, Lia sola Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
tra ĉiuj tempoj, en etern'. Amen.

latina T: minimume 5a / 6a jarcento • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Sendu Vian lumon kaj Vian veron,
ke ili alvenigu min al Via sankta monto.

Unua Psalmo – Psa 43 (42)


Juĝu min, ho Dio, / kaj defendu mian aferon kontraŭ popolo ne-pia; *
de homo malverema kaj maljusta savu min.

Ĉar Vi estas la Dio de mia forto; *
kial Vi forpuŝis min?

Kial mi iradas malĝoja *
pro la premado de la malamiko?

Sendu Vian lumon kaj Vian veron, *
ke ili min gvidu,

ke ili alvenigu min al Via sankta monto *
kaj al Via loĝejo.

Kaj mi venos al la altaro de Dio, *
al la Dio de mia ĝojo kaj ĝuo;

kaj mi gloros Vin per harpo, *
ho Dio, mia Dio. ¶

Kial vi malĝojas, ho mia animo? *
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?

Esperu al Dio; / ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, *
la savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Sendu Vian lumon kaj Vian veron,
ke ili alvenigu min al Via sankta monto.

Dua Antifono


¶ La Eternulo nin helpu dum nia tuta vivo.

Kantiko – Jes 38, 10-14.17-20


Mi pensis, ke en la mezo de mia vivo / mi malsupreniros en la pordegon de Ŝeol, *
ke mi estos senigita je la resto de miaj jaroj;

mi pensis, ke mi ne plu vidos Dion, la Eternulon, *
sur la tero de la vivantoj,

kaj mi ne plu rigardos homon *
inter la loĝantoj de la vantejo;

ke mia estado demoviĝas, kaj for-portiĝas de mi *
kiel tendo de paŝtisto;

ke mi fin-teksis mian vivon kiel teksisto, *
kaj Li detranĉos min de la teks-bazo;

ke antaŭ ol la tago cedos al la nokto, *
Vi faros al mi finon.

Mi atendis ĝis mateno, / ke simile al leono *
Li frakasos ĉiujn miajn ostojn,

ke antaŭ ol la tago cedos al la nokto, *
Vi faros al mi finon.

Kiel hirundo plendanta mi plor-pepis, *
mi ĝemis kiel kolombo;

miaj okuloj estis direktitaj malsupren: *
Ho Eternulo, mi suferas, protektu min! ¶

Jen en bonon ali-formiĝis mia sufero; / Vi ame eltiris mian animon el pereo, *
ĉar Vi ĵetis malantaŭ Vin ĉiujn miajn pekojn.

Ĉar ne Ŝeol Vin gloros, / ne la morto Vin laŭdos; *
la irantaj en la ter-internon ne esperos Vian verecon.

La vivanto, nur la vivanto Vin gloros, / kiel mi hodiaŭ; *
patro al la filoj konigos Vian verecon.

La Eternulo min helpas; / kaj miajn kantojn ni kantados *
dum nia tuta vivo en la domo de la Eternulo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ La Eternulo nin helpu dum nia tuta vivo.

Tria Antifono


¶ Vin oni gloras, ho Dio, en Cion.

Tria Psalmo – Psa 65 (64)


Vin oni fidas kaj gloras, ho Dio, en Cion; *
kaj al Vi oni plenumas promesojn.

Al Vi, kiu aŭskultas preĝon, *
venas ĉiu karno.

Krimaĵoj min premas; *
niajn pekojn Vi pardonos.

Feliĉa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi, *
ke li loĝu en Viaj kortoj.

Ni satiĝu per la bonaĵoj de Via domo, *
de Via sankta templo. ¶

Per timindaĵoj Vi respondas al ni en justeco, *
ho Dio de nia savo,

espero de ĉiuj finoj de la tero *
kaj de malproksimaj maroj,

Vi, kiu fortigas montojn per Sia forto, *
kiu estas zonita per potenco,

Kiu kvietigas la bruadon de maroj, / la bruadon de iliaj ondoj, *
kaj la tumulton de popoloj.

Kaj ektimos pro Viaj mirakloj la loĝantoj de la limoj; *
la lokojn de la sun-leviĝo kaj sun-subiro Vi ĝojigas. ¶

Vi memoras pri la tero, / kaj Vi donas al ĝi akvon, *
kaj Vi forte ĝin riĉigas;

la torento de Dio estas plena de akvo; *
Vi pretigas ĝian panon, ĉar tiel Vi ĝin aranĝis.

Vi donas trinkon al ĝiaj sulkoj, *
Vi ebenigas ĝiajn bulojn;

per pluvego Vi ĝin moligas, *
Vi benas ĝiajn kreskaĵojn.

Vi kronas la jaron per Via bono; *
kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso.

La stepoj de dezerto grasiĝas, *
kaj la montetoj zoniĝas per ĝojo.

La herbejoj kovriĝas per brutaroj, / kaj la kampoj vestiĝas per greno; *
ili ĝojas kaj kantas. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Vin oni gloras, ho Dio, en Cion.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Tes 5, 4-5


Vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel ŝtelisto;
ĉar vi ĉiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago;
ni ne estas el la nokto, nek el mallumo.

Responsorio


Mi vokas al Vi; aŭskultu min. Vian vorton mi fidas.

Mi vokas al Vi; aŭskultu min. Vian vorton mi fidas.

Antaŭ la maten-ruĝo mi vokas.

Vian vorton mi fidas.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi vokas al Vi; aŭskultu min. Vian vorton mi fidas. – el Psa 119 (118), 145-147

LAŬDKANTO


Antifono


¶ El la mano de ĉiuj niaj malamantoj
savu nin, ho Eternulo.

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ El la mano de ĉiuj niaj malamantoj
savu nin, ho Eternulo.

PREĜADO


Petoj


Salvatóri nostro benedicámus, qui sua resurrectióne mundum clarificávit, et humíliter invocémus eum dicéntes:

Salva nos, Dómine, in sémita tua.

Resurrectiónem tuam, Dómine Iesu, oratióne cólimus matutína,
—spes glóriæ tuæ diem nostrum illúminet.

Súscipe, Dómine, vota et propósita nostra,
—tamquam diéi nostri primítias.

Tríbue in dilectióne tua nos hódie profícere,
—ut ómnia in nostrum omniúmque bonum cooperéntur.

Da, Dómine, sic lucére lucem nostram coram homínibus,
—ut vídeant ópera nostra bona et Patrem gloríficent.


¶ Savu nin, Sinjoro; irigu nin laŭ Viaj padoj.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Sinjoro Jesuo Kristo,
Vi vera lumo, kiu lumigas ĉiujn homojn, por ke ili trovu la savon,
donu al ni la forton prepari la vojon de Via paco kaj de Via justeco,
Vi kiu vivas kaj regas kun Dio la Patro
en unueco kun la Sankta Spirito
nun kaj eterne. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22


supren al la komenco de la paĝo