Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo (1)


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Dimanĉo > Vespera Laŭdo (1)


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Deus, creator omnium


Kreint' de l' kosmo, Eternul',
Vi mem la ordo de l' stelar',
Vi mem la hel' de nia tag',
Vi la ripoz' de nia nokt',

ke forton novan gajnu ni
por niaj membroj, nia mens',
por ke ne restu ni en lac',
nek tristo premu nek angor'.

Pro tago ĉi ni dankas Vin,
al ni ĝin donis Via grac'.
Al Via gloro levas nun
vesperan himnon ni laŭ vot'.

Al Vi malfermas sin la kor',
Vin kante benas nia voĉ',
humile servas la spirit'
al Vi kun amo kaj ador'.

Nun la profunda nokt-malhel'
finiĝon metas al la tag';
sed per la kredo, sen obskur',
heliĝos nia nokt' en bril'.

Al Vi, ho Patro, estu glor',
al Vi, ho sam-substanca Fil',
al Vi, Spirito, Paraklet',
reganta ĉiam, en etern'. Amen.

latina T: Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004



aŭ laŭplaĉe:

Dies ætasque ceteris


Pli sankte brilas tiu tag'
ol ĉiu tago de l' semajn':
la tag' de Via releviĝ',
l' unua tag' de nia sav'.

Leviĝu ni kun Vi, Jesu',
kun Vi ni iru al la viv',
ne tenu nin la dua mort',
ĉar Vi nin gvidis al liber'.

Kaj kiam Vi revenos sur
la nuboj, je la granda tag',
al Vi renkonte voku nin,
kaj estu, Kristo, nia viv'.

Vizaĝon Vian vidu ni,
ekkonu Vin laŭ Via ent',
transfiguriĝu al estad'
en Via vera dolĉa lum'.

Al ni, unktitaj de l' Spirit',
la Patran regnon donos Vi,
ĝojigos, Kristo, per Vi mem
eterne nin en Dia glor'. Amen.

latina T: eble de Aron, antaŭ 1100 • E: Albrecht Kronenberger 2004



PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso.

Unua Psalmo – Psa 141 (140), 1-9


Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi; *
atentu mian voĉon, kiam mi vokas al Vi.

Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso, *
la levo de miaj manoj kiel vespera oferdono. ¶

Metu, ho Eternulo, gardon al mia buŝo, *
gardu la pordon de miaj lipoj.

Ne klinu mian koron al io malbona, / al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj; *
mi ne manĝu iliajn bongustaĵojn.

Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min: *
ĝi estos oleo por la kapo;

mia kapo ne rifuzos, se estos eĉ pli; *
kaj mi preĝas ĉe iliaj malfeliĉoj. ¶

Disiĝis sur roko iliaj juĝantoj, / kaj ili aŭdis miajn vortojn, *
kiel amikaj ili estis.

Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron, / tiel estas disĵetitaj iliaj ostoj *
ĝis la buŝo de Ŝeol. ¶

Ĉar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, *
estas direktitaj miaj okuloj;

al Vi mi esperas: *
ne forpuŝu mian animon.

Gardu min kontraŭ la reto, kiun oni metis al mi, *
kontraŭ la implikilo de la malbonaguloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso.

Dua Antifono


¶ Vi estas mia rifuĝejo,
mia parto en la lando de la vivantoj.

Dua Psalmo – Psa 142 (141)


Per mia voĉo mi krias al la Eternulo, *
per mia voĉo mi preĝas al la Eternulo.

Mi elverŝas antaŭ Li mian peton, *
mian suferon mi al Li rakontas. ¶

Kiam senfortiĝis en mi mia spirito, *
tiam Vi sciis mian vojon:

Sur la vojo, kiun mi iras, *
ili kaŝis reton por mi.

Rigardu dekstren kaj vidu: *
neniu volas min koni;

malaperis rifuĝejo por mi, *
neniu zorgas pri mia animo. ¶

Mi krias al Vi, ho Eternulo; / mi diras: Vi estas mia rifuĝejo, *
mia parto en la lando de la vivantoj.

Atentu mian ploron, *
ĉar mi tre senfortiĝis;

savu min de miaj persekutantoj, *
ĉar ili estas pli fortaj ol mi.

Eligu mian animon el malliberejo, *
por ke mi gloru Vian nomon.

Min ĉirkaŭos la virtuloj, *
kiam Vi bonfaros al mi. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Vi estas mia rifuĝejo,
mia parto en la lando de la vivantoj.

Tria Antifono


¶ Jesuo, la Sinjoro, Sin humiligis.
Pro tio do Dio tre alte superigis Lin.

Kantiko – Flp 2, 6-11


Kristo Jesuo, estante en la formo de Dio, *
ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio,

sed Sin malplenigis, / alprenante la formon de sklavo, *
fariĝante laŭ la bildo de homoj;

kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, *
Li Sin humiligis

kaj fariĝis obeema ĝis morto, *
eĉ ĝis la morto per kruco. ¶

Pro tio do Dio tre alte superigis Lin, / kaj donis al Li nomon, *
kiu estas super ĉia nomo,

por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, *
de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,

kaj ĉiu lango konfesu, / ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, *
al la gloro de Dio, la Patro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Jesuo, la Sinjoro, Sin humiligis.
Pro tio do Dio tre alte superigis Lin.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Rom 11, 33-36


Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio!
Kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!
Ĉar kiu sciis la spiriton de la Eternulo?
Aŭ kiu estis Lia konsilanto?
Aŭ kiu antaŭe al Li donis ion, poste redonotan al li?
Ĉar el Li kaj per Li kaj al Li estas ĉio.
Al Li estu la gloro por ĉiam. Amen.

Responsorio


Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Ĉion Vi faris kun saĝo.

Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Ĉion Vi faris kun saĝo.

La tero estas plena de Viaj faritaĵoj.

Ĉion Vi faris kun saĝo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Ĉion Vi faris kun saĝo. – Psa 104 (103), 24

LAŬDKANTO


Antifono


kiel en la Propraj Partoj

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


kiel en la Propraj Partoj

PREĜADO


Petoj


Vin glorante, Dio, Patro, Filo kaj Sankta Spirito, ni humile petas Vin:
Ĉeestu al Via popolo.

¶ Ĉeestu al Via popolo.

Al nia tero donacu justecon,
– por ke ni vivu en paco.

¶ Ĉeestu al Via popolo.

Gvidu ĉiujn homojn al la kredo,
– por ke ili trovu la savon en Vi.

¶ Ĉeestu al Via popolo.

Donu Vian gracon al la geedzoj,
– por ke ili vivu en amo kaj fideleco.

¶ Ĉeestu al Via popolo.

Rekompencu al tiuj, kiuj bonon faris al ni,
– kaj donu al ili la vivon eternan.

¶ Ĉeestu al Via popolo.

Favoru al niaj mortintoj
– kaj ripozigu ilin ĉe Vi.

¶ Ĉeestu al Via popolo.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo